Min naŭzas ĉio altiranta rave aliajn homojn. Tedas min la inondo. Do kio plaĉas min? Jen la respondo: se homo homon suferigas sklave. Min plaĉas homvizaĝ' vundita glave, min plaĉas ŝip' dronanta sub la ondo, min plaĉus dua Nero, kaj la honto de l' belaj damoj turpiĝintaj fave. Malŝatas mi plezuron kaj serenon, min plaĉas sole vidi gravajn tristojn tuttage plaĉe sekvas mi kretenon. Min plaĉas havi la plej aĉajn distrojn, kaj murdi ĉiujn, kiujn mi strangolas en pens' fiera, kie morto bolas. |